Naskiĝi kun printempo kaj morti kun la rozo, zefir-flugile naĝi en la ĉiel-velur', sur sin' de virgaj floroj sin luli por ripozo, ebrie de parfumoj, de lumo, de lazur', forskui flugil-polvon, ankoraŭ june, brile, kaj flugi for al volboj eternaj spir-simile, jen por la papilio la ensorĉita sort'. Tut-same la deziro: ne haltas eĉ momente, kaj ektuŝinte ĉion, ĝi fine nekontente reflugas por volupto al la ĉiela pord'. |